PolitikoISRAELOForpasis parlamentano-beduenoLa 25an de aŭgusto mortis pro koratako la 49-jaraĝa israela politikisto Said Al-Ĥarumi. Bedueno kaj membro de la islamisma partio Raam (Unuigita Araba Listo), li estis unu el la ĉefroluloj en la lukto por la rajtoj de beduenoj kaj araboj. Palestina naciistoLa beduenoj estas popolo origine devena el Araba Duoninsulo, kiu en la nuntempa Israelo loĝas precipe en dezerta zono. Rezigninte la nomadan vivostilon, dum la lasta jarcento ili elektis konstantajn loĝlokojn, kaj en Israelo ili estas ĉirkaŭ 3,5 % de la civitanaro. Multaj beduenoj (almenaŭ 207 000 homoj) loĝas en vilaĝoj sen liverado de fluanta akvo kaj elektro. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Nican CVI KOHEN
Israelo
Nican Cvi Kohen estas isreala ĵurnalisto de la novaĵretejo Davar, de la israela ĝenerala laborista sindikato, edukisto kaj sociala aktivulo.
|