Al la versio por grandaj ekranoj

Politiko

ORIENTA EŬROPO

Ukrainio: slovaka subteno

En februaro 2014 Rusio okupis la teritorion de la duoninsulo Krimeo 1 kaj sekvamonate post kontestebla referendumo, kiun Ukrainio kaj okcidentaj landoj ne agnoskis, aneksis ĝin. Pro la anekso de Krimeo la slovaka eksterlanda politiko estis devigita rekonsideri sian tiaman koncepton de pragmata politiko rilate al la najbara lando, kun kiu ĝi havas komunan limon de 98 kilometroj kaj kun kiu ĝi havas historiajn ligojn.

Diversaj opinioj

La anekso de Krimeo rompis la enlandan politikan konsenton en la slovaka eksterlanda politiko. Tiutempe la plej granda opinidiferenco estis inter la tiama ĉefministro Robert Fico kaj la prezidento de la respubliko Andrej Kiska 2. Kvankam ambaŭ ŝtatistoj kune konsideris la anekson de Krimeo malobservo de la internacia juro, ili havis malsamajn opiniojn pri solvado de ĉi tiu afero.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Julius HAUSER
korespondento de MONATO en Slovakio


Julius Hauser estas emerita ambasadoro de Slovakio. Lia tuta profesia vivo estas ligita kun diplomatio. Li laboris en diversaj altrangaj postenoj en la ministrejo pri eksterlandaj aferoj kaj eksterlande.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2021-10-01
 
Nova! PDF Kolofono Tarifoj Abonilo Resume