PolitikoORIENTA EŬROPOUkrainio: slovaka subtenoEn februaro 2014 Rusio okupis la teritorion de la duoninsulo Krimeo 1 kaj sekvamonate post kontestebla referendumo, kiun Ukrainio kaj okcidentaj landoj ne agnoskis, aneksis ĝin. Pro la anekso de Krimeo la slovaka eksterlanda politiko estis devigita rekonsideri sian tiaman koncepton de pragmata politiko rilate al la najbara lando, kun kiu ĝi havas komunan limon de 98 kilometroj kaj kun kiu ĝi havas historiajn ligojn. Diversaj opiniojLa anekso de Krimeo rompis la enlandan politikan konsenton en la slovaka eksterlanda politiko. Tiutempe la plej granda opinidiferenco estis inter la tiama ĉefministro Robert Fico kaj la prezidento de la respubliko Andrej Kiska 2. Kvankam ambaŭ ŝtatistoj kune konsideris la anekson de Krimeo malobservo de la internacia juro, ili havis malsamajn opiniojn pri solvado de ĉi tiu afero. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Julius HAUSER
korespondento de MONATO en Slovakio
Julius Hauser estas emerita ambasadoro de Slovakio. Lia tuta profesia vivo estas ligita kun diplomatio. Li laboris en diversaj altrangaj postenoj en la ministrejo pri eksterlandaj aferoj kaj eksterlande.
|