Per donaco de 45 milionoj da eŭroj, Francio apogos Kubon kun la celo ampleksigi la produktokapablon de vakcinoj kontraŭ meningito kaj pneŭmonito. Tiun financadon ricevos la loka Vakcin-Instituto Finlay (Instituto Finlay de Vacunas, IFV): ĝi daŭros tri jarojn kaj ebligos ekipi kaj rearanĝii fabrikojn por produkti vakcinojn.
La franca ambasadoro en Kubo, Patrice Paoli, emfazis, ke tiu kunlaborado estas prioritato por lia lando rilate al kunlaborprojektoj kun Kubo en la sansektoro kaj konstituas decidan paŝon antaŭen. La unuaj elspezoj okazos en la kvara trimestro de 2021. Paoli rimarkigis, ke IFV estas la kuba referenc-aganto en la produktado de vakcinoj favore ne nur al la landa loĝantaro, sed ankaŭ al tiu de evolulandoj.
La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.
Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton:
Artikolo de Juan Carlos Montero Medina el MONATO (www.monato.be). Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-03-28 |
Nova! PDF Kolofono Tarifoj Abonilo Resume |