SciencoFRANCIO/KUBOKontraŭ meningito kaj pneŭmonitoPer donaco de 45 milionoj da eŭroj, Francio apogos Kubon kun la celo ampleksigi la produktokapablon de vakcinoj kontraŭ meningito kaj pneŭmonito. Tiun financadon ricevos la loka Vakcin-Instituto Finlay (Instituto Finlay de Vacunas, IFV): ĝi daŭros tri jarojn kaj ebligos ekipi kaj rearanĝii fabrikojn por produkti vakcinojn. AmbasadoroLa franca ambasadoro en Kubo, Patrice Paoli, emfazis, ke tiu kunlaborado estas prioritato por lia lando rilate al kunlaborprojektoj kun Kubo en la sansektoro kaj konstituas decidan paŝon antaŭen. La unuaj elspezoj okazos en la kvara trimestro de 2021. Paoli rimarkigis, ke IFV estas la kuba referenc-aganto en la produktado de vakcinoj favore ne nur al la landa loĝantaro, sed ankaŭ al tiu de evolulandoj. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Juan Carlos MONTERO MEDINA
korespondanto de MONATO en Kubo
Juan Carlos Montero Medina estas kuba emerita kontisto. Li naskiĝis en 1957 kaj loĝas en Havano.
|