Neniu amanto de la klasika muziko, ĉu profesiulo aŭ ĉu diletanto, neos, ke ĉiu el la naŭ simfonioj de Beethoven (1770-1827) neeviteble apartenas al la plej imponaj artaj heredaĵoj postlasitaj al la homaro. Se al li estus permesitaj kelkaj jaroj plu, ni povus aldoni al la listo alian splendan muzikaĵon, ĉar Beethoven prilaboris skizojn de sia deka simfonio.
Beethoven komencis labori sur la nova simfonio jam du jarojn antaŭ ol la naŭa simfonio premieriĝis en 1824. La manuskripto kun la skizoj de 250 mezuroj estis malkovrita en 1983, surbaze de kiu la skota muzikologo kaj komponisto Barry Cooper kompletigis la unuan movimenton. Li klopodis speguli la spiriton de Beethoven, sed pro manko de disponebla materialo ne povis progresi preter tiu punkto. La pecon premiere prezentis la London Symphony Orchestra en 1988.
La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.
Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton:
Artikolo de Cho Sung Ho el MONATO (www.monato.be). Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2022-04-15 |
Nova! PDF Kolofono Tarifoj Abonilo Resume |