ArtoMUZIKOLa deka simfonio de Beethoven kompletigita de la artefarita intelektoNeniu amanto de la klasika muziko, ĉu profesiulo aŭ ĉu diletanto, neos, ke ĉiu el la naŭ simfonioj de Beethoven (1770-1827) neeviteble apartenas al la plej imponaj artaj heredaĵoj postlasitaj al la homaro. Se al li estus permesitaj kelkaj jaroj plu, ni povus aldoni al la listo alian splendan muzikaĵon, ĉar Beethoven prilaboris skizojn de sia deka simfonio. Antaŭa klopodoBeethoven komencis labori sur la nova simfonio jam du jarojn antaŭ ol la naŭa simfonio premieriĝis en 1824. La manuskripto kun la skizoj de 250 mezuroj estis malkovrita en 1983, surbaze de kiu la skota muzikologo kaj komponisto Barry Cooper kompletigis la unuan movimenton. Li klopodis speguli la spiriton de Beethoven, sed pro manko de disponebla materialo ne povis progresi preter tiu punkto. La pecon premiere prezentis la London Symphony Orchestra en 1988. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. CHO Sung Ho
korespondanto de MONATO en Koreio
Cho Sung Ho estas emerita profesoro pri biologio kaj aktivis en la movado kiel ĉefredaktoro de la gazeto La Espero el Koreio kaj vicprezidanto de Korea Esperanto-Asocio. Li estas aŭtoro de la korelingva libro Klasika Muziko sur Scenejo.
|