En la malgranda urbo Tongyeong ĉe la suda marbordo de Koreio, urbo tiel pitoreska, ke ĝi estas kromnomata „Napolo en Oriento”, pompas konstruaĵo nekonforma al la urba amplekso. Tie ĉiun printempon okazas internacia festivalo de klasika muziko, kaj ankaŭ ĉi-jare spite la pandemian krizon ĝi sukcesis arigi konatajn enlandajn kaj eksterlandajn artistojn kaj muzikamantojn sub la temo Vido en diverseco. La festivalo estas evento tributa al la komponisto Isang Yun (1917-1995) kaj lia muziko.
Isang Yun naskiĝis en submontara vilaĝo ne malproksime de Tongyeong. De sia infanaĝo li interesiĝis pri kaj korea tradicia kaj okcidenta klasika muziko. En 1935 li iris al Japanio kaj lernis violonĉelon, komponadon kaj muzikan teorion ĉe la Osaka Kolegio de Muziko kaj poste en Tokio sub gvido de Ikenouchi Tomojiro, kies muziko ricevis influon de la franca impresionismo.
La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.
Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton:
Artikolo de Cho Sung Ho el MONATO (www.monato.be). Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2022-05-20 |
Nova! PDF Kolofono Tarifoj Abonilo Resume |