![]() ArtoMUZIKOArtisto kun reakirita aŭreoloEn la malgranda urbo Tongyeong ĉe la suda marbordo de Koreio, urbo tiel pitoreska, ke ĝi estas kromnomata „Napolo en Oriento”, pompas konstruaĵo nekonforma al la urba amplekso. Tie ĉiun printempon okazas internacia festivalo de klasika muziko, kaj ankaŭ ĉi-jare spite la pandemian krizon ĝi sukcesis arigi konatajn enlandajn kaj eksterlandajn artistojn kaj muzikamantojn sub la temo Vido en diverseco. La festivalo estas evento tributa al la komponisto Isang Yun (1917-1995) kaj lia muziko. Studo en Japanio kaj EŭropoIsang Yun naskiĝis en submontara vilaĝo ne malproksime de Tongyeong. De sia infanaĝo li interesiĝis pri kaj korea tradicia kaj okcidenta klasika muziko. En 1935 li iris al Japanio kaj lernis violonĉelon, komponadon kaj muzikan teorion ĉe la Osaka Kolegio de Muziko kaj poste en Tokio sub gvido de Ikenouchi Tomojiro, kies muziko ricevis influon de la franca impresionismo. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. CHO Sung Ho
korespondanto de MONATO en Koreio
Cho Sung Ho estas emerita profesoro pri biologio kaj aktivis en la movado kiel ĉefredaktoro de la gazeto La Espero el Koreio kaj vicprezidanto de Korea Esperanto-Asocio. Li estas aŭtoro de la korelingva libro Klasika muziko sur scenejo.
|