|
|
UniRed
Al tiuj kunlaborantoj de MONATO, kiuj uzas vindozan
unikodkapablan komputilon, ni rekomendas la uzadon de la tekstilo UniRed
de Jurij Finkel. La programo estas senpage havebla de Jurij, sed kunlaborantoj
de MONATO prefere elŝutu de
la retejo de Ipernity la adaptitan version, kiu
enhavas ĉion necesan por verkado de MONATO-manuskriptoj.
La avantaĝoj de UniRed kompare al aliaj tekstiloj estas:
- UniRed estas senpaga.
- UniRed havas helpilon en multaj lingvoj, i.a. en Esperanto
- En UniRed vi povas tajpi simple per la x-metodo, sed, kiam vi tajpos „cxapelo”
aŭtomate aperos „ĉapelo” sur la ekrano.
- UniRed ebligas al vi facile tajpi ankaŭ multajn aliajn diakritojn por specialaj
literoj el la pola, norvega, serba kaj aliaj alfabetoj, uzante kelkajn facile memoreblajn anstatataŭaĵoj:
supreniranta akcento: <a'> <e'> <u'> <r'> <c'> ...
malsupreniranta akcento: <a!> <e!> <u!> ...
tremao: <a:> <e:> <i:> ...
cirkumflekso: <e/>> <u/>> ... (sed cx, gx, hx, Cx, ktp.)
tildo: <a?> <o?> <n?> <N?> ...
cedilo: <c,> <C,> ...
vosteto: <a;> <o;> <i;> ...
trastreko: <l//> <o//> ...
brevo: <g(> <e(> ... (sed ux, Ux en Esperanto)
- UniRed ebligas al vi registri tekstojn laŭ la MONATO-konvencioj.
Do „ĉapelo” estos registrita sur disko kiel „cxapelo”, „Milošević” estos
aŭtomate registrita kiel „Milošević” kaj „Wałęsa” estos
„Wa&lstroke;&eogonek;sa” ...
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo:
2008-10-24
|
|