MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Oftaj demandoj

Al la versio por poŝtelefonoj
  • Pri legado de MONATO
    • Mi perdis mian pasvorton kaj ne plu povas aliri la paĝojn de MONATO. Kion fari?
      Via MONATO-pasvorto estis sendita al vi en mesaĝo, kies titolo estas Via MONATO-pasvorto. Provu retrovi ĝin en via retpoŝta programo. Se vi ne povas retrovi ĝin, vi povas peti novan pasvorton de monato@monato.be.
    • Mi certas, ke mi bone entajpis mian pasvorton kaj mian FEL-kodon, kaj tamen mi ne povas aliri la paĝojn de MONATO. Kion fari?
      Se vi certas pri FEL-kodo kaj pasvorto kaj tamen ne povas eniri, plej verŝajne via abono por la nuna monato ne estas registrita. Skribu al monato@monato.be kaj menciu kiam vi pagis vian abonon kaj per kiu vojo. Oficisto kiel eble plej baldaŭ provos solvi la problemon.
    • Kiel mi povas legi mian ekzempleron de MONATO en mia iPadiPhone?
      Por povi legi MONATOn en via iPad-legilo aŭ en via iPhone, vi bezonas ePub-legilon. La programo iBooks estas normale liverita kun via aparato. Aliajn vi povas ricevi de AppStore. Poste iru per via iPad aŭ per via iPhone al www.monato.be/pdf, entajpu vian FEL-kodon kaj pasvorton, kaj alklaku la deziratan numeron de la ePub-versio. Ĝi aŭtomate malfermiĝos en via aparato.
    • Mi ne sukcesas legi la PDF-version de MONATO. Kion fari?
      Por povi legi la PDF-version de MONATO, vi devas iri al la indeksa paĝo de la bitaj versioj de MONATO. Kiam vi atingos ĝin, via komputilo petos de vi vian FEL-kodon kaj vian MONATO-pasvorton. Ili estis senditaj al vi en mesaĝo, kies titolo estas Via MONATO-pasvorto. Entajpinte tiujn du, vi atingos la indekson, en kiu eblas elekti iun freŝdatan numeron. Alklaku la ligilon al unu el tiuj numeroj. Plej ofte la numero nun aŭtomate aperos sur via ekrano (tiel estos en Linukso, en Makintoŝo, en iPhone kaj iPad). En iuj versioj de Vindozo la numero aperos nur, se vi jam instalis Acrobat-legilon. Se vi ankoraŭ ne instalis ĝin, vi povas elŝuti ĝin de la jena adreso.
    • Mi ne sukcesas legi la ePub-version/Mobipocket-version de MONATO. Kion fari?
      Por povi legi la ePub-version aŭ la Mobipocket-version de MONATO, vi devas iri al la indeksa paĝo de la bitaj versioj de MONATO. Kiam vi atingos ĝin, via komputilo petos de vi vian FEL-kodon kaj vian MONATO-pasvorton. Ili estis senditaj al vi en mesaĝo, kies titolo estas Via MONATO-pasvorto. Entajpinte tiujn du, vi atingos la indekson, en kiu eblas elekti iun freŝdatan numeron.

  • Pri abonoj de MONATO
    • Ĉu abono de MONATO ĉiam komenciĝas komence de januaro?
      Ne, abono povas komenciĝi kiam ajn kaj finiĝi kiam ajn. Por eviti la novjarajn premtagojn la eldonejo eĉ konsilas ne aboni ekde januaro. Cetere, novaj abonantoj rajtas ricevi la revuon dum 15 monatoj. Do ilia abono, eĉ se komencita en januaro, finiĝos en marto. Eblas aboni ankaŭ dum 18 monatoj, 24, 36 ...
    • Kiel mi plej facile povas aboni MONATO?
      Se vi loĝas en Eŭropa Unio, plej facile vi povas pagi al la IBAN-konto de Flandra Esperanto-Ligo, BE31 4025 5105 3155 (BIC-kodo KREDBEBB). La ĝustan sumon vi vidas en la tarifopaĝo. Ekster Eŭropa Unio plej facile eblas pagi per kredikarto de Visa aŭ de Mastercard. Vi povas fari tion sekure per nia abonilo. Se vi ne posedas kreditkarton, rigardu, ĉu ekzistas peranto de MONATO en via lando. Se restus tamen problemo, ne hezitu skribi al eldonejo@monato.be.

  • Pri kunlaborado kun MONATO
    • Mia artikolo jam aperis en la retpaĝo de MONATO. Kiam ĝi aperos en la papera versio kaj en la bitaj versioj?
      Neniu scias, kiam ĝi aperos en la papera versio kaj en la bitaj versioj. Aktualaj artikoloj (pri io ĵus okazinta) havas prioritaton kaj do aperos kiel eble plej baldaŭ. Ne-aktualaj tekstoj aperos, kiam estas sufiĉe da loko en la paĝoj de MONATO.
    • Mi sendis artikolon por publikigo en MONATO. Kiam ĝi aperos?
      Bonvolu regule rigardi la paĝon kun la nove akceptitaj artikoloj. Se via artikolo aperas tie, ĝi estas en la atendovico, kaj aperos kiel eble plej baldaŭ (vidu ankaŭ la supran demandon).
    • Artikolo mia aperis en MONATO. Ĉu mi ricevos ekzempleron de la numero en kiu ĝi aperis?
      Se vi estas registrita kunlaboranto de MONATO (kaj do subskribis kunlaborkontrakton) kaj se vi havas bonhavon en via MONATO-konto, vi aŭtomate ricevos ĉiujn numerojn. Se vi estas registrita kunlaboranto, sed ne havas bonhavon plu, aŭ se vi ne estas registrita kunlaboranto, vi ricevos la koncernan numeron en kiu aperis via kontribuo.
    • Mi verkis leteron por la rubriko „Leteroj al MONATO” kaj ĝi aperis. Ĉu mi ricevos ekzempleron de la numero en kiu ĝi aperis?
      Ne, publikigo de letero, en la rubriko „Leteroj” aŭ kiel „Reago”, ne rajtigas al honorario aŭ al senpaga ekzemplero.
    • Mi verkis tekston por MONATO. Al kiu mi sendu ĝin?
      Tekstoj por publikigo en MONATO estu sendataj rete al la redaktoro de la koncerna rubriko. La retadresojn vi trovos en la adresaro. Antaŭ ol sendi tekston, bonvolu nepre legi la ĝeneralajn konsilojn por kunlaborantoj.
    • Mi vidis la liston de la diversaj rubrikoj de MONATO, sed tamen ne scias, al kiu redaktoro sendi mian tekston.
      Se vi hezitas, al kiu rubrikredaktoro sendi vian kontribuon, elektu unu kaj klarigu en akompana mesaĝeto, kial vi dubas. Nepre ne sendu vian tekston al pli ol unu redaktoro.
    • Mi volas ilustri mian tekston por MONATO per fotoj. Kiel mi procedu?
      Tre bone. MONATO ja estas ilustrita magazino. Vi trovos apartan ĉapitron pri la aldono de fotoj en la retejo.
    • Mi sendis al MONATO belan artikolon pri nia pasinta Esperanto-renkontiĝo, sed la redaktoro rifuzis ĝin. Kial?
      MONATO estas nemovada revuo. Ĝi do ne publikigas artikolojn pri Esperanto, sed nur en Esperanto pri aliaj temoj, kiel politiko, scienco, arto ktp.
    • Mi estas kunlaboranto de MONATO. Kie mi povas vidi, kiom da honorario mi jam ricevis?
      La saldon de via konto vi povas konsulti kiam ajn en la kontopaĝo. Tie vi tamen trovos nur la saldon de via konto. Se vi deziras detalan konteltiron, kiu mencias la diversajn erojn de via honorario, vi povas peti ĝin sampaĝe.

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2024-03-01