SciencoREAGOLaste (ĉu?) pri scienco kaj religioNeniam venis al mi en la kapon la ideo „kritiki” sciencon. Dum 25 jaroj mi estis instruisto, unue pri kemio kaj poste pri informadiko. Mi do havas la esperon iomete kompreni pri scienco (kompatindaj estus miaj gelernantoj, se ne ...). DentistoMi ja sufiĉe fidas je scienco: se ne mi ne kuraĝus sidi ĉe la dentisto, mi devas konfesi. Se oni atente legas la artikolon, oni vidas, ke mi plendas nur pri tio, ke de religio oni petas certecon tian, kian neniu homo mense sana kuraĝus peti de scienco. Kompreneble scienco neniam atingos la staton de plena pruvo, kaj tio tute ne estas malforto (kaj, laŭ mia gusto, estas pli bone tiel, ĉar ĉiam staros antaŭ nia menso defioj). Ne hazarde la ĉarma Pastro Brown (dankon, s-ro Chesterton) atentigis pri tio, ke kritiki racion estas karakterizaĵo de malbona teologio. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Alberto GARCÍA FUMERO
|