Moderna vivoAŬSTRIOEksplodoj en du domojLoĝis 51 homoj en la domo ĉe Mariahilfer-strato 182 en la 15a distrikto de Vieno. Unu estis 19-jarulo, kiu ne plu povis elteni siajn problemojn: senlaboreco, fidrogoj kaj oftaj vizitoj de la polico, ĉar li produktis pornografiajn filmojn kaj ĵetis kondomojn plenajn de akvo sur la straton. Lia amikino, graveda en la tria monato, forlasis lin. Unu tagon en aprilo li ellasis hejtgason en sian ĉambron kaj ekfunkciigis poŝfajrilon. Pro la eksplodo estiĝis kratero en la kvaretaĝa brika domo. Granda polva nubo plenigis la straton. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Walter KLAG
|