ArtoSLOVAKIOPentristo de la homo kaj de la naturoInter la slovakaj pentristoj de la 20a jarcento okupas apartan lokon Martin Benka, grafikisto, ilustristo kaj desegnisto, kaj unu el la fondintoj de la slovaka pentroarto. Laŭ Benka, la naturo estas intime ligita kun homa agado. Pro tio gravan lokon en liaj pentraĵoj havas la pejzaĝo. Benka naskiĝis en 1888 en la vilaĝeto Kostolište, ĉirkaŭ 40 km okcidente de la ĉefurbo Bratislavo, en ĉarpentista familio. Li ellernis la farbistan metion en la ĉeĥa urbo Hodonín kaj poste laboris kiel farbisto-kolorigisto en diversaj konstrufirmaoj en Vieno. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Julius HAUSER
|