EkonomioEŬROPA UNIOLido foriras, eŭro alvenasLitovio estos la 19a membro-ŝtato de EU, en kiu ekfunkcios la komuna EU-valuto eŭro. La konsilio de ministroj pri ĝeneralaj aferoj de EU la 23an de julio 2014 firme decidis: Litovio plenumas ĉiujn mastriĥtajn kriteriojn kaj ĝi rajtas aliĝi al la eŭrolandoj ekde la 1a de januaro 2015. Samtempe estis konfirmita la oficiala kurzo de eŭro kaj nacia valuto lido (LTL - litas), kiu ne ŝanĝiĝis ekde la jaro 2004: 1 eŭro daŭre valoros 3,4528 lidojn. Litovio jam ekde la jaro 2007 celis funkciigi eŭron, tamen tiam malhelpis duboj pri traktado de la inflacio. Tiel Litovio fariĝas la lasta el la tri baltaj landoj, kiu ekuzos eŭron. Estonio kun ĝi vivas jam ekde 2011, Latvio ekde 2014. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. LAST
|