Moderna vivoNUKLEA ENERGIOĈu sabotado ĉe nuklea centralo?La firmao Electrabel en Belgio ekspluatas sep nukleajn reaktorojn, kvar en Doel en la nordo de Flandrio kaj tri en Tihange en la oriento de Valonio. Electrabel estas parto de la franca grupo GDF SUEZ. La belga registaro decidis ne plu konstrui novajn nukleajn centralojn kaj laŭgrade ĝis 2025 ĉesigi la lastajn reaktorojn. Jam dum la venonta jaro la du plej malnovaj reaktoroj Doel1 kaj Doel2 (po 450 MW) devus esti fermitaj post 40 jaroj de funkciado. Komence de 2014 ĉiuj sep reaktoroj ankoraŭ funkciis. Montriĝis post inspektado per speciala roboto, ke la reaktoroj de Doel3 kaj Tihange2 havas multajn mikroskopajn vezikojn en la metalo de la reaktoro mem. Oni nun scias, ke tiuj vezikoj ekzistas ekde la konstruado de la grandaj ŝtalaj ringoj, el kiuj konsistas la reaktoro. Ili ambaŭ estas de la sama fabrikanto. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Eddy VANDEN BOSCH
|