El mia vidpunktoNi estas CharlieNe necesas ĉi tie skizi la hororojn, kiuj trafis dum merkreda mateno en Parizo redakcianojn de la franca satira magazino Charlie Hebdo. Raportoj kaj filmeroj ekplenigis amaskomunikilojn kaj interretajn forumojn nur minutojn post la atenco, kiu lasis 12 homojn mortaj, inkluzive de policanoj, kaj plurajn aliajn vunditaj. Reagis ŝokite kaj naŭzite ne nur politikistoj kaj ĵurnalistoj, pro atako kontraŭ libera esprimado kaj do kontraŭ fundamento de la demokratia socio, sed ankaŭ ordinaraj civitanoj en urboj kaj en kaj ekster Francio. Ilia mesaĝo, diversmaniere esprimata, sed esence unuvoĉa: Armiloj ne malakrigu niajn krajonojn. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Paul GUBBINS
|