LeterojEkonomiaj rilatojKun vera intereso mi legis la artikolon kun la titolo Sekretaj kristanoj, ĉu veraj kristanoj de Isikawa Takasi (MONATO 2015/03, p. 21-22). Bone verkita artikolo kaj mi gratulas al la aŭtoro pro la faka historia enhavo. Tamen mi persone ne povas konsenti kun la frazo de la aŭtoro, laŭ kiu en 1620 „Diplomatiaj rilatoj estis limigitaj al Ĉinio kaj Nederlando” (p. 21). Diplomatiaj rilatoj postulas ambasadorejojn kaj laŭ la Konvencio de Vieno pri diplomatiaj rilatoj (1961) la ĉefo de la diplomatia misio devas havi interkonsenton de la gastiganta ŝtato. En 1620, Japanio, Ĉinio kaj Nederlando havis nek ambasadorejojn, nek ambasadorojn laŭ la senco de la Konvencio de Vieno. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Julius HAUSER
Slovakio
|