SciencoUSONOEstingi fajron per sonojPor estingi brulegon kaj limigi ĝiajn damaĝojn ekzistas tri ĉefaj sistemoj: temas pri akvo, aparta ŝaŭmo aŭ kelke da fajrorezistaj kovriloj. Tamen en la lasta periodo du junaj studentoj el la universitato George Mason de Fairfax, ene de la usona ŝtato Virginio, klopodas krei aldonan kaj tre interesan metodon por estingi flamojn. La noviga ideo estas bazita sur la ekspluatado de ... sono! FritiloLa aparato, kiun la du studentoj – Seth Robertson kaj Viet Tran, unu 23-jara, la alia 28-jara – prezentis per interreta filmeto, estas la rezulto de universitata projekto. Pri tio ili laboris dum preskaŭ unu jaro, kun mona investo de po 600 dolaroj proksimume. La portebla aparato (konsistanta el unu generatoro de malaltaj frekvencoj funkcianta per kurento, unu amplifilo kaj unu tubo por envojigi kaj enfokusigi sonon) similetas la aparaton de la malnova filmo Ghostbusters (Fantomkaptistoj). La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Roberto PIGRO
|