Moderna vivoSLOVAKIOKafo kun katoEkde aprilo Slovakio havas katokafejon, kie gastoj povas ĝui kafon, teon kaj (senglutenan) kukon en ĉeesto de katoj. En la kafejo estas kvar katoj, konstante observataj de bestkuracisto, kiuj estas je la dispono de gastoj. Iveta Rossová [rosova], la posedantino de la kafejo, diras, ke katoj povas kadre de t.n. felinoterapio nuligi streson kaj kuraci sangopremon, malgrandajn vundojn ktp. Laŭ fakuloj kato kreas oscilojn en intervalo de ĉ. 20 kaj 140 hercoj, kiuj povas kuraci diversajn sanproblemojn. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Julius HAUSER
Korespondanto de MONATO en Slovakio
|