PolitikoALBANIOLa afero DoshiEksplodis skandalo ene de la reganta socialista koalicio en Albanio. Deputito, Tom Doshi, cetere probable la plej riĉa homo en la lando, akuzis la parlamentestron, Ilir Meta, pro murdatenco kontraŭ li mem. Doshi vidigis en televida kanalo konfeson de iu, kiu pretendis, ke Meta pagos ĝis duonmilionon da eŭroj pro la atenco. La deputito aldonis, ke li jam raportis la komploton interalie al la komisiono pri sekureco, kiu tion konfirmis. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Bardhyl SELIMI
Korespondanto de MONATO en Albanio
|