Moderna vivoĈINIOJudaj rifuĝintoj en ŜanhajoQuan Furong, 92-jara, elkore ridetas, montrante la tri-etaĝan domon sur la strato Zhoushan, kie loĝis Michael Blumenthal, eksa ministro pri financo de Usono, dum la plej malbonaj tagoj de la dua mondmilito. La domo troviĝas en la centro de la loĝkvartalo en la distrikto Hongkou, nordorienta Ŝanhajo, kiu fariĝis „regiono difinita por senŝtataj rifuĝintoj”, aŭ, pli neoficiale, la ŝanhaja geto, en 1943. Dum la milito kaj posta tempo, tie estis rifuĝejo de ĉirkaŭ 23 000 judoj, inkluzive de membroj de la familio de Blumenthal, kiuj fuĝis el Germanio kaj aliaj eŭropaj landoj dum la holokaŭsto. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Alice LIU
korespondanto de MONATO en Ĉinio
|