Spirita vivoOPINIOJesuo fuĝas en Egiption, kiel ankaŭ aliaj nun fuĝas„Jozefo prenis la knabeton kaj lian patrinon nokte, kaj migris en Egiptujon.” Jen la enhava kerno – se preterlasi Diajn intervenojn kaj Malnovtestamentajn profetaĵojn – de la versikloj 13-18 en la dua ĉapitro de la evangelio laŭ Sankta Mateo. Ekzegezistoj kaj pentristoj el tiu teksto formis en la menso de la kredema popolo preskaŭ idilian scenon: Sub steloplena ĉielo Sankta Jozefo migras kviete tra nokta pejzaĝo. Post si li gvidas azenon, sur kiu duondorme sidas Sankta Maria, kun en la brakoj la beba Jesuo. Fore anĝelo lumigas la vojeton. Sed – se entute –, tamen pli realisme okazis tiel: Jozefo hastis antaŭ la persekutado fare de la tirano Herodo. Al ĉelima gardostaranto li kaŝe enmanigis konsiderindan sumon kaj poste malaperis anonime en proksima urbo, por tie pene perlabori kiel domkonstruisto la vivbezonaĵojn de la familio. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Franz-Georg RÖSSLER
|