PolitikoNORVEGIOFloras veraj verdulojDum jaroj la norvega Verda Partio (Miljøpartiet de Grønne) ricevis nur malmultajn elcentojn de la voĉoj. Sed en la ĉi-septembra komunuma baloto ĝi finfine klare videblas sur la politika scenejo kun 4,2 %. En la ĉefurbo, Oslo, ĝi eĉ iĝis kun 8,1 % la trie plej granda partio. Tio donas pli da potenco ol supozigas la nudaj ciferoj: En Oslo, kaj en 12 aliaj komunumoj, nek la socialisma nek la konservativa alianco ricevis absolutan plimulton en la komunuma estraro. Tial ambaŭ partioj devos intertrakti kun la verduloj por provi starigi urboregistaron. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Douglas DRAPER
korespondanto de MONATO en Norvegio
|