TurismoLITOVIOVojo tra arbopintojApud la orient-litova urbo Anykščiai, konata pro pitoreskaj naturbelaĵoj, en 2015 oni malfermis alte konstruitan lignan vojon. Ĝi pasas tra arbopintoj kaj unikas ne nur en la baltaj landoj, sed ankaŭ en orienta Eŭropo. La vojo longas 300 m. Ĝi komenciĝas ĉe la ŝtonego Puntukas, kiu situas je 6 km sude de la urbo Anykščiai. La ŝtonego estas konsiderata kiel unu el la plej grandaj en Litovio. En la jaro 2000 ĝi estis nomita natura, mitologia kaj historia monumento. Sur la ŝtonego estas elĉizitaj bareliefoj de la litovaj aviadistoj Steponas Darius kaj Stasys Girėnas, kiuj en 1933 per aviadilo Lituanica provis transflugi Atlantikon. Tamen ilia aviadilo rompiĝis sur la teritorio de la nuna Pollando. Puntukas estas memorloko pri ilia flugo. Ĝi estis inaŭgurita en 1943 okaze de la 10a datreveno. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. LAST
|