MedioAKTUALEInterrilato de la oceano kaj klimatŝanĝiĝoKomence de decembro de ĉi tiu jaro okazos kunsido de la Konferenco de la Partioj (COP21), en kiu ĉiuj landoj de la mondo devus akcepti pakton pri klimatŝanĝiĝo. La celo estas limigi la tutmondan varmiĝon de la tero ĝis 2 oC kompare kun la nivelo de la antaŭindustria epoko. Forcejaj gasojEkde ĉirkaŭ 1750 p.K. homoj signife influas la klimaton tutmondan. El la bruligado de fosiliaj brulaĵoj rezultas altiĝintaj koncentriĝoj de forcejaj gasoj, inter ili karbondioksido (CO 2). Ĉi tiuj forcejaj gasoj povas sorbi infraruĝan radiadon, kiu estas elsendata de la tero. Konsekvence, parto de la radiado estas sendata ree al la surfaco, kio signifas, ke parto de la varmo estas konservata. Pro tio la averaĝa temperaturo de la atmosfero kaj de la supraj 700 m de la oceano rimarkeble leviĝis. Laŭ libro aperigita en 2014, la oceano ensorbis ĉirkaŭ 93 % de la plia varmo kaŭzita de la plimultiĝo de forcejaj gasoj. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. MarcoVAN HULTEN
korespondanto de MONATO en Nederlando
|