LingvoINDONEZIOLa sunda kaj ĝiaj skribsistemojLa sunda estas etna lingvo en Indonezio. Ĉirkaŭ 40 milionoj da homoj parolas ĝin en la provinco Banten kaj en okcidenta Javo. Ĝi estas tamen tiel komplika, ke ĝiaj parolantoj mem emas sin esprimi en la indonezia, kion ili rigardas pli facila. La sunda havas sian propran skribsistemon, sed preskaŭ neniu homo ĉiutage uzas ĝin, spite al tio, ke intelektuloj ĉiel penas daŭrigi la uzadon de tiu tradicia skriba metodo. AdaptojNuntempe la sunda lingvo plejparte utiligas kiel skribsistemon la latinan alfabeton. Ĉi-lasta taŭgas, ĉar ankaŭ la indonezia uzas ĝin, tamen ĝi kuntrenas iom da malavantaĝoj. Kelke da sonoj de la sunda lingvo fakte ne estas precize transskribeblaj pere de la latina alfabeto, kia ĝi estas uzata por transliterumi la indonezian; pro tio estas faritaj kelkaj adaptoj. Ekzemple, por la tri malsamaj prononcoj de la vokalo e oni havas <e>, <é> kaj <eu>. Tamen <é> ne ekzistas en la indonezia lingvo: tial kelkfoje la sundanoj ne povas distingi ĝin, kaj tio kaŭzas iam miskomprenojn. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Syauqi Ahmad Zulfauzi STYA LACKSANA
korespondanto de MONATO en Indonezio
|