Moderna vivoKIPROKroniko pri superreala tagoMalofte okazas, ke al eta insulo oni dediĉas la kovrilojn de (bild)gazetoj, (tele)ĵurnaloj, (inform)bultenoj. Tamen la 30an de marto 2016 Kipro ricevis dum tuta tago tiun privilegion. Ĉies okuloj kaj oreloj estis direktataj al la ne tiom konata flughaveno de Larnako, la tria urbo – laŭ grandeco – de la Kipra Respubliko. Frumatene egipta aviadilo, survoje teorie inter Aleksandrio kaj Kairo, petas urĝan alteriĝon pro laŭdira manko de benzino. Sed oni ekscias post kelkaj minutoj, ke temis pri elkursigo de la aviadilo kaj do pri piratado. Pro la proksimeco al Sirio oni tuj pensas pri terorismo: efektive la evento okazas nur kelkajn tagojn post la atencoj en Bruselo. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Roberto PIGRO
korespondanto de MONATO en Kipro
|