El mia vidpunktoLa sekreta vivo de lavmaŝinojProksimiĝas, almenaŭ en la norda duonsfero, almenaŭ teorie, la somero. Tagoj da varmo, lumo, espereble ripozo; longaj vesperoj en ĝardenoj kun amikoj kaj trinkaĵoj; ekskursoj, ferioj, eĉ kongresoj. Sed fojfoje pendas la tempo kiel dormanta vesperto ... senmova, ŝrumpinta, iom minaca. Kolegoj, najbaroj, familianoj fremdlande forestas. Sian allogon perdis la membiografioj, la prihistoriaj volumoj, kiujn vi promesis al vi, tre noble, dumsomere tralegi. Kaj pluvadas. Do distraĵojn vi bezonas. Jen solvo: esplortasko, sufiĉe serioza, kiu garantios, ke vi ne enuos. Samtempe vi scios, ke vi kontribuos al niaj ankoraŭ limigitaj konoj, pri tio kiel funkcias nia socio. Vi povos eĉ priraporti viajn trovitaĵojn en venonta numero de MONATO aŭ eĉ, kiu scias, pli funde esplori kaj verki prian doktoriĝan disertacion ĉe prestiĝa kaj dankema universitato. Kunligu viajn esplorojn kun sociolingvistiko, kaj la esperanta mondo por ĉiam sidos adoranta ĉe viaj piedoj. Vere, senlimas la ebloj. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Paul GUBBINS
|