SciencoKRIMOLOGIONigra turismo, fenomeno malkvietigaEn la lastaj du jardekoj oni komencis observi ĉiam pli disvastiĝantan fenomenon, al kiu fakuloj aludas per la esprimo „nigra turismo”. Ĉi tiu esprimo, enkondukita en 1996 de du britaj esploristoj (John Lennon kaj Malcolm Foley), indikas amasan „pilgrimadon” al ejoj, kiuj bedaŭrinde famiĝis pro tio, ke ili gastigis naturajn katastrofojn kaj – eĉ pli ofte – plurspecajn kruelajn krimojn. „Neniu moviĝu”, iam kutimis krii ŝtelistoj, dum ili eniris bankojn (precipe enkadre de agoplenaj usonaj filmoj). Ni tamen vivas en mondo – tiu de la tria jarmilo –, kie homoj kaj konceptoj, personoj kaj ideoj, ja daŭre kaj senĉese moviĝas, ĉu pro nepro, ĉu pro ies libera elekto. Tiel obliĝas la okazoj lokŝanĝi (ankaŭ kaj precipe malmultekoste), kio siaflanke naskas novajn kaj neatenditajn homkondutojn. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Cristina CASELLA
krimologo kaj korespondanto de MONATO en Italio
|