SciencoNEDERLANDOĈampionoj pri sidemoBedaŭrinde, ĉi-jare, Nederlando ne fariĝis eŭropa ĉampiono pri piedpilko. Male, la oranĝkolora nacia teamo estis eligita en la antaŭa elimina fazo kaj, unuafoje en sia historio, gajnis Portugalio. Sed estas, se tiel diri, konsolo: la nederlandanoj estas eŭropaj ĉampionoj en tute alia kampo, tiu de sidemo. Ĉu la nederlanda popolo fieru pri tio? Certe ne. PoŝtelefonoAntaŭ nelonge la loka ŝtata instituto pri popola sano kaj higieno (RIVM), kunlabore kun la centra statistika oficejo (Cbs) kaj la nederlanda organizaĵo pri sekureco (VeiligheidNL), plenumis komunan esploron, enkadre de kiu oni petis 9000 nederlandanojn indiki, kiom longe ili sidas ĉiutage. Evidentiĝis, ke la intervjuitoj averaĝe sidas ĉirkaŭ 9 horojn tage dum la propraj laborado, studado, vojaĝado, aŭ en sia libera tempo. Tiu tempodaŭro estas pli longa ol en iu ajn alia lando de Eŭropo. Krome la gejunuloj inter 12- kaj 20- jaraj sidas eĉ pli longe: proksimume dek horojn en ĉiu unuopa tago. Iliaj stud-devoj, hejmtaskoj kaj diversspecaj okupaĵoj plenumendaj per komputilo aŭ poŝtelefono ĝenerale postulas pli da tempo ol por la adoltoj. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Jean-Jacques WINTRAECKEN
korespondanto de MONATO en Nederlando
|