LingvoITALIOKafo kapturna en TriestoEspresso [espreso], cappuccino [kapuĉino], macchiato [makjato]. Levu la manon tiu, kiu neniam antaŭe aŭdis – eĉ en kafejoj de sia patrolando – la suprajn vortojn kaj ne sorbofrandis almenaŭ unu fojon unu el la bongustaj kaj vigligaj italaj kaftrinkaĵoj. Manlibroj pri la italaj lingvo kaj kulturo kutime dediĉas kelke da paĝoj al la tipoj de kafo mendeblaj en itala kafejo. Ne aŭdacu tamen mendi tiajn kafojn en la marborda urbo Triesto, se vi ne volas esti turnita de la verŝisto al iu poŝta oficejo aŭ fervoja stacidomo (por la de vi petita espresso), al romkatolika konvento (por trovi bonan cappuccino-n, kies signifo estas ankaŭ en la itala, kaj ĉefe en Triesto, „kapuceno/monaĥo”) aŭ al la plej proksima lavbutiko (por via dezirata macchiato, kiu por veraj/ĝisostaj lokuloj indikas nur „makulitan (veston)”). James JoyceTriesto estas la ĉefurbo de la nord-orienta regiono Friuli – Venezia Giulia [friuli venecja ĝulja] kaj, kun siaj 200 000 loĝantoj, unu el la 15 plej grandaj urboj de Italio. Ĝi kuŝas ĉe la landlimo inter Italio kaj Slovenio: temas pri tre bela loko, kun grandaj placoj, mirinda kastelo, elegantaj vendejoj. Notindaj poetoj kaj verkistoj (ankaŭ fremdaj, kiel James Joyce) loĝis aŭ vizitadis tiun ĉi urbon kaj laŭdire amis kaftrinki en ĝiaj renomaj kafejoj. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Roberto PIGRO
redaktoro de la rubriko „Lingvo”
|