Moderna vivoUNIVERSITATOJSeksa (mal)egaleco en GentoLa universitato de Gento, kiu venontjare festos sian 200-jaran ekziston, estas kun siaj pli ol 41 000 studentoj unu el la plej grandaj en Nederlandlingvujo. Ĝi estas monde respektata interalie pro la fakultatoj pri bioteknologio, akvo-sciencoj, mikro-elektroniko kaj historio. Tamen ne pro siaj sciencaj esploroj ĝi atingis la gazetaron fine de septembro. En la kadro de la kampanjo HeForShe (Li por ŝi) de Unuiĝintaj Nacioj – kampanjo por egaleco de la seksoj – la rektorino Anne De Paepe [depape] anoncis, ke ekde la venonta universitata jaro ne plu estu unu rektoro aŭ rektorino, sed ĉiam du, unu viro kaj unu virino. Uzi sian cerbonTuj favore reagis Hilde Crevits [krevíc], flandra ministrino pri instruado: „Jen tre bona paŝo por atingi la egalecon inter la seksoj.” Tamen ŝi ŝajnas esti unu el la malmultaj, kiuj tiel reagis. Robin Portier, laboranto ĉe la universitato de Loveno, komentis: „Kapabloj antaŭ sekso! Se la du plej bonaj kandidatoj estas virinoj, tiam ili konkurencu inter si. La devigo havi viran kontraŭkandidaton estas vere ĉikana.” La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. pp
|