PolitikoJAPANIOTrono, troo da laboroLaŭ la konstitucio de Japanio la imperiestro estas la simbolo de la regno Japanio kaj de la unueco de la japana popolo. Lastatempe evidentiĝis, ke la nuna imperiestro, Akihito, estas ankaŭ la simbolo de troa laboro. La 8an de aŭgusto Akihito televide alparolis la popolon kaj aludis pri sia deziro abdiki pro sia maljuneco. Plena tagordoKvankam la imperiestro, nun 82-jaraĝa, jam antaŭe spertis operaciojn de la kor-arterio kaj pro prostata kancero, li ĉiutage diligente plenumas sian taskon. La tasko de imperiestro inkluzivas agojn pri regnaj aferoj difinitaj de la konstitucio, kaj aliajn oficialajn agojn. Okazoj plenumi regnajn aferojn kiel ĉeestado en ŝtataj ceremonioj aŭ subskribi oficialajn dokumentojn sufiĉe abundas. Plie oni deziras la imperiestran ĉeeston por aŭtoritatigi eventojn kiel nacia sporta festivalo aŭ plantado de arboj ktp. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. ISIKAWA Takasi
korespondanto de MONATO en Japanio
|