Moderna vivoHOLOKAŬSTOFunebro pri Auŝvic-travivintoLa 23an de septembro forpasis Max Mannheimer [maks manhajmer], unu el la plej maljunaj travivintoj kaj atestinto de la tiel nomata „mortofabriko”, koncentrejo de Aŭŝvico (germane Auschwitz [aŭŝvic], pole Oświęcim [oŝfjenĉim]). Ses familianojn li vidis la lastan fojon ĉe la fifamaj trajnreloj de Auŝvico: Liaj gepatroj, fratino kaj edzino tuj estis murditaj en la gasĉambroj, du fratoj iom poste. Li kaj lia plej juna frato Edgar estis fine transportitaj al Dachau kaj de tie translokitaj al ekstera laborkampo (Außenkommando) ĉe Mühldorf am Inn. Usonaj soldatoj liberigis ilin la 30an de aprilo 1945. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Jomo IPFELKOFER
korespondanto de MONATO en Germanio
|