PolitikoNACIOJJam oficiale OkcitanioLa Ŝtatkonsilio de Francio validigis la nomon „Okcitanio” por la nova regiono kreita de la kunigo de Langvedoko-Rusiljono kaj Sudo-Pireneoj. La dekreto estis publikigita la 28an de septembro, kaj ĝi difinas, ke Tuluzo estos la ĉefurbo de la nova regiono. Tiu dekreto estas la kulmino de longa procezo por elekti la nomon de tiu regiono, kreita pasintjare kadre de teritoria organizo en Francio. La decido sekvas strategion de parto de la okcitanisma movado kaj respektas retan voĉdonadon organizitan de la aŭtoritatoj, kie 45 % elektis la nomon „Okcitanio”. La aliaj ebloj en la voĉdonado estis „Langvedoko”, „Okcitanio-Kataluna Lando” kaj „Pireneoj-Mediteraneo”. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Ferriol MACIP
korespondanto de MONATO en Katalunio
|