NoticojPlej malnova maratonoLa kenjano David Kemboi Kiyeng venkis en la 93a internacia pacmaratono en la orient-slovaka metropolo Košice (ĉirkaŭ 400 km for de la ĉefurbo Bratislavo) kun la tempo 2:08:58. Inter la virinoj venkis la etiopianino Chaltu Tafa Waka kun tempo 2:32:20. La maratono (ankaŭ duonmaratono, minimaratono por gepatroj kun malgrandaj infanoj kaj konkursoj por handikapuloj) okazas ĉiam la unuan dimanĉon en oktobro. La maratono en Košice estas la plej malnova en Eŭropo kaj la due plej malnova en la mondo post Bostono en Usono. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Julius HAUSER
|