Moderna vivoLITOVIOPost 89 jaroj denove en la ĉieloLa aviadilkonstruisto Antanas Gustaitis, kiu naskiĝis en 1898, estas titolita patro de la litova milita aviado. Liaj meritoj estas naŭ aviadiloj ANBO, la litova akronimo de Antanas Nori Buti Ore (Antanas volas esti en la aero). Inter la du mondmilitoj la aviadfortoj de Litovio posedis dekojn da ANBO-tipoj, sed la sovetia okupacio detruis la militaviadon de Litovio, samkiel la konstruiston mem. Tamen antaŭ nelonge danke al entuziasmuloj unu aviadilo de ANBO denove ekflugis. Post 89 jaroj preskaŭ identa kopio de la aviadilo ANBO-II, konstruita en 1927, kelkfoje ĉirkaŭflugis kaj glate surteriĝis. Rolandas Kalinauskas, la konstruisto, kiu pilotis la aviadilon, estis kontenta. „La aviadilo funkcias preskaŭ senprobleme”, li diris. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. LAST
korespondanto de MONATO en Litovio
|