LibrojVojaĝo tra la alfabetoj de la mondoLa titolo de nova libro de André Cherpillod iom mirigis min: Alfabetoj de l' mondo! Tia temo tiklis mian scivolemon, kaj mi demandis min: „Ĉu oni povas verki libron nur pri tiu temo? Ĉu ĝi celas nur la lingvistojn?” Fakte, la libro enhavas preskaŭ 100 paĝojn kaj priskribas multajn alfabetojn. Tio ne estas surprizo, se oni jam legis librojn de Cherpillod: ĝenerale seriozaj kun multaj referencoj, eĉ se oni ne ĉiam konsentas kun la asertoj de la aŭtoro. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Pierre GROLLEMUND
André Cherpillod: Alfabetoj de l' mondo. Eld. La Blanchetière, Courgenard (Francio), 2016. 98 paĝoj broŝuritaj. Neniu ISBN indikita.
|