Moderna vivoSOCIOArĝenta pokalo por centjaruloLa tria lundo de septembro estas en Japanio la tago por respekti la maljunulojn. Ĝi estas ankaŭ nacia festotago, kiun oni enkondukis antaŭ 50 jaroj. Sed pro la maljuniĝo de la socio, ĉiu tago ŝajnas tago por maljunuloj. En 2015 loĝantoj 65-jaraĝaj kaj pli konsistigis 26,7 % el la tuta loĝantaro de 127 milionoj. En 2016 la ministerio pri sano, laboro kaj bonfarto anoncis, ke la homoj almenaŭ 100-jaraĝaj superas 65 000. SakeoPor festi la centjariĝon la registaro donacas al la atingintoj arĝentan pokalon por sakeo. En la jaro 1963, kiam la donacado komenciĝis, la nombro de 100-jaruloj estis nur 153. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. ISIKAWA Takasi
korespondanto de MONATO en Japanio
|