Moderna vivoNACIAJ PARKOJLa ĉamoj agrable surprizasEn MONATO 2013/01, p. 9, aperis mallonga artikolo pri la nombro de ĉamoj en la Tatra Nacia Parko en Slovakio. Ĉu intertempe la nombro de ĉamoj ŝanĝiĝis? Laŭ kalkulo pasintan novembron en la slovaka natura parko tie vivas nun entute 1367 ĉamoj, t.e. 417 pli ol en la jaro 2012. La alta nombro agrable surprizis la zoologojn. Laŭ fakuloj, ĉamoj havas en la natura parko tre bonajn naturajn vivkondiĉojn, kaj ĉefe, ili ne havas en tiu montara ĉirkaŭaĵo naturajn predantojn. Post la dua mondmilito en 1949 vivis en Tatroj nur 160 ĉamoj. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Julius HAUSER
korespondanto de MONATO en Slovakio
|