EseojSKOTLANDORiverborda promenado en GlasgovoAntaŭ nelonge, ni – mia edzino Moja kaj mi – troviĝis en Glasgovo (gaele: Glaschu), la plej granda industria urbo en Skotlando kaj naskiĝloko de mia patro. Ĝi ne povas esti priskribata kiel populara centro de turismo, sed en ĝi estas multe da interesaĵoj. Veturante de ĝi oni povas rapide kaj facile per trajno aŭ ŝoseo atingi kelkajn el la plej belaj regionoj en la lando. Iumatene ni decidis fari promenadon laŭ la suda bordo de la rivero Clyde (gaele: Cluaidh), kiu fluas tra la urba centro kaj dividas Glasgovon en du partojn. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Garvan MAKAJ'
korespondanto de MONATO en Britio
|