MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Moderna vivo

SENEGALO

Malsataj kaj malsanaj: la problemoj de afrikaj lernantoj

En Senegalo, same kiel en aliaj landoj de Afriko, la infanoj de senlaboruloj ne povas facile vizitadi lernejon. Tio kaŭzas suferegon.

Vestaĵoj

La vestaĵoj de la lernantoj estas la unua problemo. En tiuj lernejoj, kie ĉiu lernanto rajtas mem elekti siajn vestaĵojn, oni tuj rimarkas grandan diferencon inter la infanoj de laborantaj kaj senlaboraj familioj. Pro honto la infanoj de senlaboruloj en la pasinteco rifuzis iri al la lernejo, ĉar ili timis, ke la aliaj mokos ilin. Malbedaŭrinde la enlanda instrusistemo postulas, ke la lernantoj portu uniformon. Tial la diferenco inter la riĉaj kaj la malriĉaj infanoj ne plu estas tiel videbla. Tamen oni ankoraŭ renkontas lernantojn, kies vestaĵoj estas tre malnovaj kaj flikitaj.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

WOUDJI Kossi
korespondanto de MONATO en Senegalo

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de WOUDJI Kossi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-03-28