Moderna vivoKURIOZAĴOJVivi tra la jarcentojItalan pasporton havas la plej maljuna persono en la mondo. La sinjorino Emma Morano solenis sian 117an datrevenon la 29an de novembro 2016, gajnante aldonan atestilon de Guinness World Records post tiu jam ricevita en 2015, kiam ŝi estingis „nur” 116 kandeletojn sur sia naskiĝtaga kuko. Temas pri la ununura vivanta homo en la mondo, kiu sukcesis sperti tri malsamajn jarcentojn. Kok-brustaĵoLa rekorda maljunulino loĝas en Verbania, bela urbo ĉe la lago Maggiore en norda Italio. Ŝi fartas bone (se oni konsideras ŝian aĝon) kaj, laŭdire, pasigis trankvilan vivon. Nuntempe en la bieno, en kiu ŝi loĝas, helpas ŝin eksterlanda virino. Ĉu edziniĝinta? Iam jes, sed ŝi forlasis sian perforteman edzon en la malproksima jaro 1938, kaj ekde tiam ŝi manĝas du ovojn tage. Ĉu povas kaŝiĝi malantaŭ tiaj detaloj la sekreto de ŝia enviinda longviveco? Realisme ŝia kuracisto balancas la kapon. Li ja dubas ĉi-rilate kaj tamen kredas, ke la alta aĝo dependas pli de ŝia optimisma karaktero kaj eble de iu gena faktoro. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Roberto PIGRO
korespondanto de MONATO en Italio, Kipro kaj Grekio
|