PolitikoAŬSTRIOVenkis sendependuloAŭstrio havas novan federacian prezidanton: la universitata profesoro Alexander Van der Bellen [aleksander fanderbelen], eksa partiestro de la Verda Partio. Li gajnis kontraŭ Norbert Hofer, kiu ludas gvidan rolon en la Libereca Partio FPÖ. Ses kandidatoj, inter ili unu virino, Irmgard Griss, elekteblis en la unua voĉdonado la 24an de aprilo 2016: Hofer ricevis 36 % de la voĉoj, Van der Bellen 21 %. La du kandidatoj de la reganta koalicio el Socialdemokratoj SPÖ kaj Popola Partio ÖVP ricevis nur po 11 %. Tiu rezulto estis kvazaŭ vangofrapo por la regantoj. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Walter, Renate kaj Stefan KLAG
korespondantoj de MONATO en Vieno
|