PolitikoREAGOGrekio apliku la saman normonSekve al la letero de Angelos Tsirimokos (MONATO 2017/01, p. 5) mi volas precizigi mian opinion rilate la albanojn en Grekio. La albanoj en Grekio apartenas al tri grupoj. La unua grupo, nomata arvanitoj, reprezentas la albanan diasporon en Grekio formiĝintan antaŭ la 13a jarcento dum la Bizanca Imperio. Ili nombras sufiĉe multe (eĉ kelkaj milionoj, laŭ historiistoj), sed plejmulte ne plu parolas la albanan lingvon pro kultura asimiliĝo kun la grekoj. Eĉ tuj apude de Akropolo ekzistas kvartalo nomata „Plaka” (albane „maljunulino”). Plue preskaŭ ĉiuj vilaĝoj ĉirkaŭ Ateno, inkluzive de Maratono, estas loĝataj de tiuj arvanitoj, same en Moreo (Peloponezo), kaj en aliaj teritorioj de la kontinenta kaj insulara partoj de Grekio. La arvanitoj kontribuis notinde al la liberiĝo de Grekio kaj al ĝia sendependiĝo. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Bardhyl SELIMI
korespondanto de MONATO en Albanio
|