MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Scienco

ITALIO

Eksteren lieno, enen reno

Fine de la pasinta jaro finfine bona novaĵo el Italio: en la malsanulejo Le Molinette situanta en la nord-okcidenta urbo Torino, okazis la (mondskale) unuafoja transplanto de reno en la lokon de lieno. La kompleksa operacio estis efektivigita en decembro 2016 kaj, laŭ informoj disdonitaj de italaj amaskomunikiloj, ĝin urĝe bezonis knabino nur 6-jara, kiu por transvivi ĉiam bezonis dializon, ekde la tago mem de sia naskiĝo, tiel ke deposte ŝi povis nek trinki nek urini.

Kontraŭrifuza proceduro

Post iama klopodo pri transplantado de reno, kiu estis provita de la hospitalaj fakuloj en 2014 sen bonaj rezultoj, la etulino ĉi-foje estis submetita al aparta kontraŭrifuza proceduro kaj tiel povis finfine ricevi renon de plenkreska sana donanto. La nova organo praktike anstataŭas ŝian lienon, tiumaniere pretervojante la denaskan misformaĵon spertitan de la junega knabino: la nova, plene funkcianta, reno estis kunligita rekte, kaj ĉi-okaze sukcese, kun ŝia urina veziko. Ŝia organismo ŝajne ne rifuzis ĝin kaj, se ne estos kromaj neatenditaj malakceptaj reagoj, la kvalito de ŝia vivo sendube pliboniĝos kaj fariĝos pli kaj pli simila al tiu de ŝiaj samjaruloj.

Cristina CASELLA
korespondanto de MONATO en Italio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Cristina Casella el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-03-28