SciencoITALIOAlternativaj veturiloj kreskasLa transporta fako plu estas karakterizata de la precipa uzado de veturiloj, kiuj estas vivtenataj per fosiliaj brulaĵoj: ĉi tiuj ja ebligas altajn povojn, sed aliflanke estas ankaŭ treege poluaj. Ŝajnas tamen, ke nun io ŝanĝiĝas, danke al kreskantaj konscio kaj kompreno de la homoj, ke ĉi tiaj brulaĵoj estas rimedo dumtempa kaj limigita. Iutage ili nepre finiĝos, kaj cetere oni ne forgesu, ke ili devenas, en multaj okazoj, de landoj kun forta politika malstabileco. „La progresigo de transportaj teknologioj kapablaj garantii elteneblan moveblon estas pli kaj pli rimarkinda el socio-ekonomika kaj scienca vidpunktoj”, klarigas Ottorino Veneri, esploristo el la Instituto pri Motoroj de la itala CNR (Nacia Esplora Centro). La hibridaj (termikaj/elektraj) veturiloj jam hodiaŭ estigas relative kredindan alternativon je la tradiciaj. Fakte la poluaj eligoj kaj la konsumoj de brulaĵo, asociataj kun la kombinita agado de la du propulsiloj, estas pli altaj nur ol tiuj de veturiloj kun motoro ekskluzive termika. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Cristina CASELLA
korespondanto de MONATO en Italio
|