SciencoAŬTOMATIĜOMemstiraj veturiloj fariĝas realoOni antaŭvidas, ke en la venontaj jaroj kelkaj kompanioj komencos vendi aŭ luigi memstirajn/aŭtonomajn veturilojn. La plej grava fakto, kiun oni reklamas rilate al memstiraj veturiloj, estas, ke ili estos verŝajne pli sekuraj ol veturiloj stirataj de homo. Iuj pensas, tamen, ke ĉi tiu ideo estas freneza. Kiel 18-rada memstira kamiono povus esti pli sekura ol homstirata ŝarĝaŭto? Unue oni konsideru, ke aŭtoj membremsaj estas nuntempe pli sekuraj ol tiuj, kiujn bremsas homo. Multe da kompanioj nun vendas aŭtojn kun membremsiloj ekfunkciantaj en krizaj momentoj. Ĉi tiaj aŭtoj ja estas pli sekuraj ol la ordinaraj. La instituto Insurance Institute for Highway Safety (Asekura institucio por ŝosea sekureco) siaflanke sciigis, ke membremsiloj reduktas la nombron de vunditoj je 35 %. Dek gravaj aŭtoproduktaj kompanioj – Audi, BMW, Ford, General Motors, Mazda, Mercedes-Benz, Tesla, Toyota, Volkswagen kaj Volvo – cetere anoncas, ke ili planas igi membremsilojn seriaj en la propraj aŭtoj. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Fred MEYER III
korespondanto de MONATO en Usono
|