MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Moderna vivo

FLANDRIO

Nova statuo inaŭgurita

La 10an de decembro 2016 okaze de la vintraj festoj en Antverpeno estis inaŭgurita la nova statuo de Nelo kaj Patraŝ, la du ĉefroluloj de la romano Hundo de Flandrio. La romano estas verkita de la brita aŭtorino Ouida (plumnomo de Marie Louise de la Ramée), kiu pasigis kelkajn tagojn en Belgio. Ŝi estis pasia bestoŝatanto kaj per la libro volis plendi kontraŭ la misuzo de bestoj kaj la infanlaboro en Eŭropo en la 19a jarcento.

Statuo

La statuo troviĝas kelkdek metrojn antaŭ la katedralo de Antverpeno, grava loko en la romano. Ĝi estas blanka marmora statuo, 1,10 metrojn alta kaj 1,80 metrojn longa. La skulptisto estas la 35-jara gentano Batist Vermeulen. La marmora statuo, metita tie per granda gruo, estis poste kompletigita per „kovrilo de stratŝtonoj” identaj al la resto de la placo, tiel ke la du ŝajnas dormi sub pavima kovrilo.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Lode VAN DE VELDE
korespondanto de MONATO en Antverpeno
Por mendi, vi iru al la Retbutiko.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Lode van de Velde el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-03-28